Vajango

Prezentaĵo/teatraĵo de ombro-pupetoj (vajang-kulit) de Indra Swara en Meksiko.
הופעה של וויאנג קוליט, בביצועו של הדלאלנג (מפעיל בובות) האינדונזי המפורסם Ki Manteb Sudharsono, הופעה כזו נמשכת בדרך-כלל לאורך כל הלילה
La pupludisto malantaŭ de la spektakla ekrano

Vajango estas praa pupa ludo en Indonezio kiu ankaŭ estas formo de pupteatra arto trovita en Indonezio kaj aliaj partoj de Sudorienta Azio[1], en kiu drameca historio estas rakontata tra ombroj ĵetitaj de pupetoj (vajang kulit) kaj foje kombinataj kun homaj karakteroj[2][3].

Antaŭ ol la hinduismo atingis Indonezion, la praloĝantoj de Indonezio jam konis la ludon. En la java lingvo vajang signifas “ombro", sed estas uzata en la senco de spirito. La ombroludo iĝis tradicio de la indonezianoj kaj ties figuroj (Vajang Golek) (la kapo de la pupo sidas sur bastono, kovras la korpon teksaĵo kaj oni movas la pupon per bastonetoj) estis skulptitaj, pentritaj kaj vestitaj lignofiguroj, kiujn oni movis per fadenoj; pentraĵoj sur montrotabuloj aŭ privestitaj homoj.

Per penetro de la hinduismo kaj islamo, tiuj religioj eluzis la vajangon por diskonigi sian kredon kaj forgesigis la praajn ludojn. Tiam ekz-e la hinduoj prezentis per vajango historion pri la Mahabarato kaj la Ramajano.

Ĉar la islamo ne permesis prezenti diojn kaj diinojn, oni volis elpensi ion novan por savi la ludon. Kiam Raden Patah, reganto en la Reĝlando de Demak (Javo) volis spekti tradician vajangon, petis sed ne ricevis permeson por tio de Walis (religia gvidanto). Tiel li permesis fari la figurojn el ledo (vajang’ purva’) kaj oni prezentis ne la figurojn mem, sed iliajn ombrojn. Tio estis la naskiĝo de la ombroludo (vajang’ kulit), kiel oni nun konas tion.

En la ne-islama parto de Indonezio, troviĝas ankoraŭ vajang’ golek-prezentoj, la vajang klitik montras trairan formon inter vajang golek kaj vajang kulit. La figuroj de vajang’ klitik’ estas pentritaj skulptaĵoj el plata ligno (maks. 5–15 mm dika) kun moveblaj brakoj, fiksita kapo. Oni povas ludi kun ili tage kaj nokte. Tiu tipo estas verŝajne la plej malnovaj vajang-figuroj. La figuroj de vajang’ kulit’ pretiĝas el netanitaj akvobubala aŭ el bova haŭto.

La vajango kun vivaj personoj (Sendratari) troveblas sur Balio (vajang topeng).

  1. (en) James R. Brandon (2009). Theatre in Southeast Asia. Harvard University Press. pp. 143–145, 352–353. ISBN 978-0-674-02874-6.
  2. (en) "Wayang: Indonesian Theatre". Encyclopaedia Britannica. 2012.
  3. (en) Don Rubin; Chua Soo Pong; Ravi Chaturvedi; et al. (2001). The World Encyclopedia of Contemporary Theatre: Asia/Pacific, Taylor & Francis. pp. 184–186. ISBN 978-0-415-26087-9

Developed by StudentB